Kinorgeno

Ludotablo de kinorgeno

Kinorgenoj estas fajfilorgenoj, kiujn oni uzis komence de la 20-a jarcento por akompani mutajn filmojn en kinejoj en Usono. Ili disvastiĝis ankaŭ sur tuta Eŭropo, sed post enkonduko de la sonfilmo ili perdis pli kaj pli sian gravecon. Kinorgenoj disponas pri diversaj efektregistroj por produkti bruojn (ekz. telefontintadon, ventbruon, hufklakadon).


Developed by StudentB